La Filozofio de Libereco

[ English translation ]

La Internacia Societo por Individua Libereco (ISIL) estas asocio de individuoj kaj organizoj en pli ol 90 landoj dediĉita al la konstruado de libera kaj pacema mondo per la idealoj de respekto al individuaj rajtoj kaj liberoj, kaj malfermita, konkurenca ekonomia sistemo surbaze de volonta interŝanĝo kaj libera komerco. Membroj kaj filiaj organizoj sekvas ĉi tiujn celojn per sendependa agado, uzante siajn libere elektitajn strategiojn. La Societo ekzistas por antaŭenigi interŝanĝon de informoj kaj ideoj, por studi diversajn strategiojn, kaj por subteni kunulecon.

Libertarianismo

La kulturo ĉirkaŭanta Esperanton dividas kun la libertariana* politika filozofio kaj estimon de la simpleco, kaj deziron al justeco en la rilatoj inter homaj estaĵoj. Homoj, kiuj kritikas kaj Esperanton, kaj libertarianismon faras similajn kontraŭojn: tiuj sistemoj ne estiĝis “nature”, ili estas tro simplaj por la moderna komplika mondo, ilia tempo jam pasis, ili estas tro forte asociataj kun la certa naskiĝlando aŭ kulturo, ili estas ne simple idealismaj, sed “utopiaj”, iliaj sekvantoj kreas “kulton”. Esperantistoj kaj libertarianoj povas respondi al la kritikantoj bazante sin kaj sur la principoj, kaj sur utilismo, sed finfine ili havas utilisman atuton: kaj Esperanto, kaj libertarianismo funkcias, kaj funkcias bone, malgraŭ la misreprezentado de ajnaj teoriistoj.

Iuj havas trian vidpunkton: simpleco estas ne simple rimedo, sed virto per si mem. Kaj Esperanto, kaj libertarianismo estas elegantaj solvoj de malfacilaj problemoj de homa interago. En sia simpleco ili komunikas esencajn, preskaŭ matematikajn verojn, kiuj alie estas kaŝitaj en la kaoso kaj interesoj de evoluintaj lingvoj kaj politikaj sistemoj. Certe iuj homoj, kiuj estimas unu, estimos ankaŭ la alian.

Same kiel aliaj “ismoj”, homoj elpensis multajn malsamajn manierojn difini aŭ almenaŭ priskribi libertarianismon; iuj el la plej konataj inkluzivas:

Dependante de la direkto, de kiu venas la formulanto, tiuj difinoj fokusiĝas sur tio, kion individuo aŭ registaro povas aŭ ne povas laŭleĝe fari, kun la celoj de moraleco aŭ ekonomia utileco. Kvankam ŝajne malsamaj, ili alvenas al pli-malpli sama konkludo: kaj justeco, kaj prospero estas plej grandaj en sistemo, en kiu individuoj estas kiel eble plej liberaj agi sen atenci la rajtojn de aliaj, kaj kie maksimuma rolo de registaro estas protekti tiujn ĉi rajtojn. Kiel diris Robert Nozick, oni lasas nin scivoli, kion – se ion entute – registaro povas laŭleĝe fari.

Libertarianoj ja multe da tempo debatas pri la celo kaj la naturo de registaro: kun sia monopola rajto uzi forton, registaro estas kaj la ĉefa garantianto, kaj la unua atencanto de justeco. Dum ŝtatistoj optimisme vidas la eblon, ke registaro faru bonon, libertarianoj ĉiam suspektas la eblon ke ĝi faros malbonon—registaroj estas respondecaj pri ĉiuj grandaj genocidoj de la pasinta jarcento, en kiuj dekoj da milionoj da homoj estis mortigitaj, ne parolante pri la grandskalaj konfiskadoj de riĉaĵoj kaj aliaj atencoj al la rajtoj. Ŝtatistoj preferas pretervidi kaj forgesi tiujn “erarojn”, anstataŭe citante la perditajn ŝancojn pro la “merkataj malsukcesoj”. Ili asertas, ke problemoj de kolektiva ago postulas enmiksiĝon de registaro, alie individuo malsukcesos kunlabori. Libertarianoj agnoskas ekziston de kolektivaj problemoj, sed insistas, ke oni ĉiam povas trovi nedevigajn solvojn; kvankam ilia kreado povas postuli pli da tempo, konsentaj kaj merkat-bazitaj solvoj estos pli stabilaj, verŝajne malpli multekostaj, kaj certe pli moralaj ol la solvoj, devigataj de la registaro. Malsukceso de merkato fakte estas malsukceso de imagipovo.

Tiuj, kiuj protestas la altigon de la individuo je la ŝajna kosto de la grupo, maltrafas la ideon: estas ĝuste ene de kadro de fortaj, individuaj rajtoj ke individuoj povas asociiĝi por krei grupojn, kaj pace labori por realigi siajn komunajn celojn. Ankaŭ kritikantoj de la facileco de Esperanto maltrafas la ideon: estas ne malgraŭ, sed dank’ al ĝiaj klaraj, facilaj reguloj ke Esperanto povas produkti tian priskriban vortprovizon, per kiu veraj diverslandanoj povas diskuti la plej kompleksajn problemojn de moderna socio.

La serio “La Filozofio de Libereco” prezentos Esperantajn tradukojn de kelkaj el la plej bonaj libroj, kiuj antaŭenigas la libertarianan filozofion. Pro tio, ke tiu ĉi filozofio estas multrilate produkto de la Eŭropa Klerismo, kiu komenciĝis en la malfruaj 1600-aj, elektado kaj sinsekvigo de laŭeble malmultaj titoloj de la longa listo de bonaj libroj estas dolore malfacila.